Sep minutoj kun Emmanuel – JOZEF EL GALILEO – #002

Ouvir Download

PAROLAS HAROLDO DUTRA DIAS:

La Evangelio laŭ Mateo, ĉapitro unua, versiklo dudeka. Libro “Levantar e seguir” (= “Leviĝi kaj sekvi”). Diktita de la Spirito Emmanuel al la mediumo Francisco Cândico Xavier. Ĉapitro naŭa, titolita “Jozef el Galileo”:

“Sed kiam li pripensis tion, jen anĝelo de la Eternulo aperis al li en sonĝo, dirante: Jozef, filo de David, ne timu preni al vi vian edzinon Maria”. Mateo 1:20

KOMENTAS LA SPIRITA BONFARANTO:

Ordinare, kiam ni prikomentas la virajn figurojn moviĝantajn sur la glora scenejo de la misio de Jesuo, ni atentas la malfortikecon de Liaj kunuloj, rimarkante, preskaŭ ĉiam, nur la lastajn kadrojn de Lia trairado sur la mondo.

Necesas konstati, tamen, ke krom nedankemaj favoratoj, indiferentaj aŭskultantoj, kruelaj persekutantoj kaj hezitemaj disĉiploj, ekzistis kompleta viro, kiu kontentigis Jesuon kaj oferis al Li senmakulan koron kaj puran konsciencon.

Jozef el Galileo estis viro tiel profunde spirita, ke lia sublima figuro preterpasas la limigitajn analizojn de tiuj, kiuj ne povas malhavi la homan materialon por la tasko ĝin precize difini.

Ĉu vi jam pripensis Kristanismon sen li?

Kiam oni ekscese emas paroli pri la fiasko de l’ homaj estaĵoj, ni nepre rememoru, ke estis tempo, dum kiu Maria kaj la Kristo estis konfiditaj de la Diaj Fortoj al unu sola viro.

Tamen, kvankam honorita de la peto de anĝelo, li neniam fieris pro tiel alta donaco.

Malgraŭ ke li observis la allogon, kiun Jesuo inspiris al la leĝistoj, li neniam forlasis sian ĉarpentejon.

La mondo ne havas aliajn informojn pri liaj agoj, krom tio, ke li obeis la homajn ordonojn, plenumante edikton de Cezaro, kaj ke li kutime renkontiĝis en la templo kaj en la hejmo, inter adorado kaj laboro.

Havante nenian distingiĝan situacion, li donis al Jesuo ĉion, kion li povis.

Al li ŝuldas Kristanismo ekde la unuaj horoj, sed Jozef pasis tra la mondo ene de la majesta silento de Dio.

PAROLAS HAROLDO DUTRA DIAS:

La komento de Emmanuel precipe rilatas al la dudeka versiklo de la unua ĉapitro de l’ Evangelio laŭ Mateo. Sed por ke ni pli bone komprenu ties kuntekston gravas, ke ni legu ĝin kune kun la dek-naŭa versiklo de la sama ĉapitro:

“Kaj ŝia edzo Jozef, estante justulo, kaj ne volante meti ŝin al publika malhonoro, volis ŝin sekrete forsendi. Sed kiam li pripensis tion, jen anĝelo de la Eternulo aperis al li en sonĝo, dirante: Jozef, filo de David, ne timu preni al vi vian edzinon Maria; ĉar tio, kio naskiĝos de ŝi, estas per la Sankta Spirito”. Mateo 1:19-20

Ni konstatas en ĉi tiu teksto la timon de Jozef, kiu estis justulo, kiam li estis prenonta Marian kiel edzinon, kaj ankaŭ ke la anĝelo trankviligis lian koron, klarigante al li la spiritajn kaj sanktajn originojn de la Filo, kiun li akceptos.

La figuro de Jozef estas malofte menciita en la Nova Testamento. La solaj informoj pri li troviĝas en la unua kaj dua ĉapitroj de l’ Evangelio laŭ Mateo, de la unua ĝis la kvara ĉapitroj laŭ Luko kaj en la unua kaj sesa ĉapitroj laŭ Johano.

La plimulto de la mencioj prezentas Jozefon kiam li estas akceptanta Marian, plenumanta edikton de Cezaro kaj pro tio kondukanta ŝin al sia naskiĝurbo por ke ili estu registritaj kaj poste protektanta la Infanon kontraŭ la persekuto de Herodo.

En alia punkto de la teksto de l’ Evangelio, ni renkontas Jozefon en la ĉarpentejo kaj fine li estas gvidanta Marian kaj la adoleskantan Filon al la templo, kiam okazas la debato kun la leĝistoj. Post tio, ni ne plu havas menciojn pri li.

En ĉi tiu belega mesaĝo, Emmanuel rimarkas, ke ekzistas pluraj viraj figuroj en la Nova Testamento, inter kiuj ni povas citi Simonon Petro, Johanon, la evangeliiston, Jozefon el Arimateo, Simeonon kaj multajn aliajn. Ordinare tamen, kiam ni prikomentas ilin, ni atentas ties fiaskojn kaj erarojn, prefere tiujn ligitajn al la horo de la krucumado, dum kiu ĉiuj forlasis Jesuon.

Sed la spirita bonfaranto konsilas, ke ni nepre returnu la koron al kompleta viro: Jozef el Galileo. Instruas Emmanuel, ke li estis tiel profunde spirita, ke lia sublima figuro preterpasas la homan analizon.

Mankas historiografia materialo pri Jozef el Galileo. Tre malmulte ni scias pri li, sed tio, kion ni scias, – kaj ĉi tiu estas la beleco de la mesaĝo de Emmanuel, – estas ke iam, la Kreinto kaj la Spiritoj direktantaj nian Sunsistemon konfidis al tiu ĉi viro, Jozef el Galileo, kaj Marian kaj la Infanon Jesuo.

La tuta estonteco de l’ Evangelio kaj de la misio de la Kristo estis, unu tagon, en liaj manoj. Kaj pro tio, ke Jozef estas simbolo de la agado de Dio en la mondo, tiamaniere diras Emmanuel, ke li “pasis tra la mondo ene de la majesta silento de Dio”, ĉar Dio agas ĉiam silente kaj kaŝe.

Asertas la Spirito Humberto de Campos, ke “Dio ne konkuras kun la vanteco de l’ homaj estaĵoj”, kaj tio sama okazis al Jozef, kiu estis viro sen detala kaj abunda historiografio, sed kun vere spirita agado.

Neniam forlasinte la ĉarpentejon nek la hejmon, Jozef estis la unua kunlaboranto de Jesuo kaj la unua bazo, al kiu Li povis fidi por la starigo de Sia Senmorta Evangelio. Tiu ĉi estas kompleta viro, perfekte evangelizita kaj ĝuanta kunecon kun Dio kaj kun la propra Kristo: Jozef el Galileo.

TEKNIKAJ INFORMOJ

PRODUKTADO: SER

PROJEKTO: Sep Minutoj kun Emmanuel

ĈAPITRO 002: Jozef el Galileo

LIBRO: “Levantar e seguir” (= “Leviĝi kaj sekvi”).

MEDIUMO: Francisco Cândido Xavier

SPIRITA AŬTORO: Emmanuel

KOMENTOJ: Haroldo Dutra Dias

TRADUKADO: Gabriel Campolina,

REVIZIO KAJ LEGADO: Leonardo Lara Ribeiro

MUZIKO: Meu amigo, agradece (Mia amiko, danku)

KOMPONISTO: João Cabete

GITARISTO: João Paulo Lanini

VOĈO: Dênis Soares

ELDONADO KAJ DIZAJNO: Júlio Corradi

FOTADO: Thiago Ribeiro

Comentários